Stikado[1][2][3], estas tekniko de vegeta reproduktado, ĉe kiu parto de patrinplanto enhavanta almenaŭ unu praĉelon estas metita en taŭgan medion kiel humidan grundon, potgrundon, kokosfibron aŭ mineralan lanon. La stikaĵo produktas novajn radikojn, tigojn, aŭ ambaŭ, kaj tiel estiĝas nova planto, sendependa de la patrino.
↑esperanteSimon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp. , p.22
↑esperante Panka, Stefan (ed.) 2009 : Lexicon Silvestre. Vortaro de forsta fako. Prima Pars (Esperano-Deutsch-Polski). Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 359 pp. , p.33